St John Karp

Librarian, Archivist, & Ornamental Hermit

Esperanto Without a Typewriter

Legu ĉi tiun blogaĵon en la angla!

Hodiaŭ el la arĥivoj mi elfosas malgrandan rusan/Esperantan kuriozaĵon priskribitan kiel universala alfabeto. Mi ricevis tiun ĉi kiel parton de aro de Esperantaj periodaĵoj kaj arĥivaĵoj, ĉefe apartenintaj al la latva esperantisto kaj komposisto Ints Čače. La arĥivaĵo mem estas trovebla kiel Ints Čače Esperanto fragments and ephemera, 1907-1936 en la katalogo de mia persona biblioteko kaj arĥivejo.

La universala alfabeto estas sistemo por skribi kaj la kirilan kaj la latinan alfabetojn, specife en la rusa kaj la esperanta lingvoj. La sistemo bazita estas sur ortangulaj rektaj linioj, ŝajne similaj al la “pigpen” ĉifro, kiujn oni skribas aŭ libermane aŭ per supermeti paperon sur kvadrataron (“transparanto”) kiel gvidilon. Tiel la sistemo ebligas al la skribanto permane skribi klare kaj profesie sen skribmaŝino. La sistemo eĉ permesas, ke literoj estu ligitaj laŭ la randoj, tiel rezultigante tre kompaktan skribmanieron. La vorto “transparanto” mem ŝajne estas transliteraĵo de la rusa “транспарант” (travideblaĵo).

La universala alfabeto estas disigita per pamfleto, entute skanite supre, kun truetaro, kiu ebligis al la oni disigi la transparanton kaj la instruaĵojn de la antaŭparolo. La instruaĵoj datiĝas de 1909 kaj estas subskribitaj de K. O. Ostanieviĉ. La fidinda Encicklopedio de Esperanto volumo 2, K–Z (Budapest : Literatura Mondo, 1934-35) ofertas tiun ĉi biografieton de Ostanieviĉ:

Ostanieviĉ Kazimir Osipoviĉ, ruso. Nask. en 1859, mortis en 1911 en Petrograd. Pioniro de E. En 1899–1902 estis prez. de ES »Espero« en P. Prop-is multe per la gazetaro, oferis multe da mono por E, posedis riĉan bibliotekon.

Malgraŭ ke la celo de la universala alfabeto estas skribado sen skribmaŝino, Ostaneviĉ invitas, ke elpensistoj kontakutu lin se skribmaŝinoj kun simpligita alfabeto interesas al ili. Mi ne trovas pluan indicon de la universala alfabeto surrete, ekzemple kial kaj kie Ostanieviĉ distribuis ĝin. Tial mi rigardas la universalan alfabeton kaj transparanton kiel arĥivan trezoreton, kaj ni estas feliĉaj, ke ĝi survivas.

Se iu ajn havas reklamaĵon aŭ propagandaĵon por la universala alfabeto de Ostanieviĉ, bonvolu sendi al mi retpostmesaĝon. Eble ie troviĝas arĥivaĵo, kiu enhavas korespondaĵojn skribitajn per tiu ĉi nekutima skribsistemo.